Sekreta servo

Sekreta servo estas registara organizaĵo, kiu kolektas informojn por nacia sekureco per diversaj rimedoj: kapto de komunikadoj, spionado, taksado de publikaj informoj, observado kaj sekvado de individuoj.

Inter la servoj, kiujn sekretaj servoj povas doni al la registaro, troviĝas:

  • analizon pri nacia sekureco
  • atingigo pri tujaj krizoj
  • klarigoj pri intencoj kaj agadoj de eblaj aŭ realaj malamikoj
  • informoj pri defendoplanoj kaj militaj operacioj malamikaj
  • protektrimedoj de ŝtataj sekretoj kontraŭ eksterlandaj sekretaj servoj
  • sekretaj agadoj por influi eksterajn eventojn favore al nacia intereso

Sekretaj servoj partoprenas ankaŭ sekurecagadojn kiel kontraŭspionadon kaj kontraŭterorismon.

Kelkaj sekretaj servoj estas enmiksitaj en mortigoj, vendado de armiloj, puĉoj, disvastigo de malveraj informoj (propagando, malinformado), kaj aliaj sekretaj operacioj por subteni sian propran intereson aŭ tiujn de sia registaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search